2. ESPERANTO, ILO DE PACO

1.
En la mondon venis nova sento, lingvo Interanacia por forneniigo de obstinaj interhomaj muroj, per Esperanto, ĉiuj ni estas fratoj, el tutmonda familio
Esperantujo.
Rekantaĵo : Esperanto, ilo de paco kaj disvolviĝo de la tuta mondo, kaj aparte de Afriko (x2)!
2.
Ignoras ankoraŭ Esperanton multaj, SAMIDEANOJ cel-konscie strebu, komprenigi kio estas Esperanto kaj alvoku al tuja eklerno, tiamaniere ni fin-atingos la celon en gloro!
Parolaĵo: Per Esparanto, ĉiuj ni estas sam’range egal-rajtaj, per Esperanto en ĉies koro regas spirito de toleremo, frat-amo kaj ĉia bon’koreco reciproka, per Esperanto ni volas ŝanĝi la mondon al pli paradizeca, per ĝi ni konscios ke ni estas sam’familiaj fratoj kies patro estas la sola Dio!
Milito, malamo kaj similaĵoj neniam konstruas sed detruas kaj bremsas cxian disvolviĝon.
Karaj amikoj, Esperanto, nian kvazaux-beban infanon flegu por gxia sana elkresko kontribuu al paco-konstruo.