Biografio

Joel Muĥire 2017

Biografio de Joel Muhire Ndaziboneye, Demokrata Respubliko Kongo

Naskiĝis la 22an de Julio 1989 en Ruanguba, Rutshuru regiono.

Pro malriĉeco de la familio kaj internaj militoj li havis malfaciaĵojn regule viziti lernejon en Rutshuru.

En marto 2008 li hazarde konatiĝis al la vorto Esperanto per s-ro Honoré Sebuhoro. Li mielvorte klarigis, kiom lerninda estas Esperanto por la bono de la tuta homaro! Tio vekis la scivolon ĝisfunde lerni Esperanton, piedirante ĉiun dimanĉon 10 km de la urbo Kiwanja al Rutshuru-centro kun liaj pli aĝaj fratoj Jonathan Ndayishimiye kaj Elie Havugimana (Frato Elie).

Ekde 2010 li korespondis kun diverslandaj samideanoj, kaj iĝis membro de UEA (jmhr-a) per la helpo de Renato Corsetti kaj fondaĵo Canuto.

Ekde 2012 li ekcerbumis pri la diskonigo Esperanton en Rutshuru kaj havis la ideon de kantoj en Esperanto. Plia paŝo okazis per elsendoj en radio RACOU FM, sed post dumonata instruado per radio li devis fuĝi al Ugando pro la »Movado de la 23-a de marto (M23)«, kiu batalis kontraŭ la regula armeo kaj kontrolis la urbon Rutshuru dum certa tempo.

Post la reveno en 2014 li revivigis la ideojn diskonigi Esperanton al granda publiko en Rutshuru. La proponon akceptis s-ro John Koraho, la estro de la radio Alliance FM, kie okazis la elsendoj ĝis 2016.

En 2014 li enkondukis Esperanto-instruadon en elementa orfa lernejo Njiwa, kiu estas privata lernejo de pastoro Ngango Muhima. La lernejo ofte ricevas libretojn de s-ro Ronald Glossop el Usono, kio entuziasmigas la lernatojn.

Ekde Februaro 2017 lia elsendoj okazas per radio RA.CO.VE FM (Radio Communautaire la Vérité).

Li fondis la klubon «Rondo Esperantista de Kiwanja», kiu chiutage kreskas.

Krom instruado de Esperanto, li ĉiam revis pri kantoj en Esperanto. Li verkis 10-kantan albumon kun la titolo « Esperanto, iIo de paco! « kaj produktis ĝin profeskvalite Studio Zicho TV en la urbeto Kiwanja en Rutshuru en la provinco Norda Kivuo de Kongo.

La nomo de la koruso estas SENOPONE ANTAŬEN, kaj Joel Muhire deziras « ke ĉuj unuanime zorgu pri la disvastiĝo de nia kara lingvo ĉie tra la mondo! «

La kantistoj estas krom Joel Muhire (ĉefkantisto) Lydie Wasakundi, Elie Havugimana, Obed Niyonchuti kaj Anges.

Kunlaboris lia eksinstruisto Honoré Sebuhoro. Pianisto estis MOSES, Zorgis pri la sonkvalito Azora.

En somero 2017 Joel Muhire estis invitata al koncerto dum la 73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu okazis de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en Aneho, Togolando. Tie eblis aĉetis lian KD kun la kantoj, kiuj estas haveblaj per la libroservo de UEA.

retadreso : Joelmuhire0@gmail.com,

aŭ per la adreso: PO Box 08 Ug, Bunagana-Kisoro, Ugando.

Advertisements