Rutshuru

Rutshuru (prononco Rutŝuru) estas la nomo estas urbo, teritorio kaj rivero en la provinco Nord-Kivuo de Demokratia Respubliko Kongo.

Estas en la plej orienta angulo de Kongo kaj limregiono al Ugando kaj Ruando. La distanco al la ĉefurbo Kinŝaso estas pli ol 1600 km dum la urboj en la najbaraj landoj estas proksimaj.

Wikipedia: regiono (angle  | france) | urbo Rutshuru (eo) – (angle)

La regiono estas tutmonde konata ĉefe pro la internaj militoj (Unua  1996–1997, Dua 1998–2003) en Kongo, kiuj sekvis la genocidon (angle) 1994 en Ruando. Estis milionoj da viktimoj kaj ĝis hodaŭ centmiloj da rifuĝintoj.

Estas subtropika klimato. La meza temperaturo estas ĉ. 20 °C. Jare pluvas pli ol 1200 mm.

Granda parto de la Virunga Nacia Parko en la Virunga Montaro, kiu estas ĉeno de vulkanoj inter lagoj Eduardo kaj Kivu. La montaro havas ok ĉefajn vulkanojn, el kiuj la montoj Nyiragongo (3462 m) kaj Nyamuragira (3063 m) ankorŭ estas aktivaj.

La Virunga Montaro estas konata kiel la ĉefa loĝloko de la monta gorilo, specio endanĝerigita pro habitatodetruo, neleĝa ĉasado, homaj malsanoj kaj la internaj militoj.

La administracio de la parko informas nur en angla kaj franca lingvo. Por turistoj, kiuj deziras viziti la parkon estas speciala retejo Visitvirunga.org (nur angle).

Advertisements